Jarkunveno de la ministerio pri financo pritraktas ĉefajn defiojn en 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-04 16:32:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 4 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz partoprenas ĉi-mardon en la jara bilanco de la Ministerio pri Financo kaj Prezoj (MFP).

La kunveno analizas la laborojn faritajn en 2022, kaj la ĉefajn problemojn solvendajn de la menciita organo, la Nacia Imposto-Administrado-Oficejo kaj la sistemoj ĉe urba kaj provinca nivelo.

Same, la sistema konfrontiĝo kun prezmalobservoj estas traktita, unu el la plej gravaj defioj en 2023.

La kunveno antaŭvidas pritakson de la stato de homaj rimedoj kaj politiko por kapabligo de gvidantoj, samkiel evoluigo de informadiko en la ministerio kaj ĝia komunika strategio.

La laborkunvenon ĉeestis ankaŭ la Vicĉefministro de la Respubliko, Alejandro Gil Fernández, estro de Ekonomio kaj Planado, kaj la Ministro pri Financo kaj Prezoj, Meisi Bolaños Weiss, aliaj ekzekutivoj, kaj ankaŭ membroj de la Centra Komitato de la kuba komunista partio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up