Singapuro kaj Kubo survojas al plivasta kunlaboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-24 17:11:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, apr 24 (RHK) Kiel tre signifan viziton, kiu markas mejloŝtonon en la rilatoj kaj esprimas la volon de ambaŭ landoj daŭre progresi en kunlaboro, priskribis la unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la restadon en Kubo de la ministro pri eksteraj rilatoj de respubliko de Singapuro, Vivian Balakrishnan.

Díaz-Canel esprimis honorsenton pro la vizito kaj transdonis inviton viziti Kubo al la prezidanto de tiu lando Halimah Yacob, kaj la ĉefministron, Lee Hsien Loong. Samtempe la estro de diplomatio de tiu nacio invitis la ŝtatestron viziti Singapuron.

Díaz-Canel emfazis la aktivan partoprenon de la singapura komercistaro en nia lando, en gravaj sektoroj, kiel la haveno -kun la administrado de la haveno kaj la kontenera terminalo de la speciala evoluzono de Mariel, bioteknologia kaj farmacia, kaj turismo , kaj kuraĝigis progreson en aliaj kiel nutraĵa sekureco kaj renovigebla energio.

Li memorigis, ke la disvolva modelo de Singapuro estas inter la referencoj, kiujn Kubo havis por ĝisdatigo de sia ekonomia kaj socia modelo, por la efikeco en komerca administrado kaj en programoj por plibonigo de la vivokvalito kaj socio.

La kuba ŝtatestro ankaŭ dankis la subtenon de tiu lando azia al la batalo de Kubo kontraŭ la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up