Havano, aŭg 2 (RHK) Kubo elvokas hodiaŭ kaj ĉiutage la emancipan kaj subtenan heredaĵon de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, kies 97-an naskiĝ-datrevenon oni festos la 13-an de aŭgusto.
Lia spuro daŭre markas, sep jarojn post lia morto, la klopodojn de la lando por plifirmigi ĝiajn suverenecon kaj sendependecon, kaj la konstantan plibonigon de la socialisma sistemo, fronte al malamikeco de Usono, kaj la plifortiĝo de la sieĝo trudita de tiu potenco ekde pli ol 60 jaroj.
Enirinte en Havanon la 8-an de januaro 1959, gvidante la ribelajn fortojn, kiuj venkis la diktatorecon de Fulgencio Batista (1952-1959), Fidel Castro jam estis vivanta legendo, kaj ekde tiam li fariĝis paradigmo de latinamerika kaj monda revoluciulo.
Lia politika sagaco, prestiĝo kaj solidareco, latinamerika kaj triamonda alvokiĝo, permesis al li gvidi la kuban reziston kontraŭ la plej potenca imperio de la historio dum preskaŭ kvin jardekoj, kaj meti sin en la centron de la eventoj kiuj markis la mondon en la lasta jarcento.
Li persone gvidis, inter aliaj militaj kaj politikaj bataloj, la venkon de la kuba popolo super la soldulagreso ĉe Playa Girón (Porkogolfo, 1961), kaj lia prestiĝo kreskis en 1962, dum la Oktobra Krizo, aŭ Misila Krizo, kiam, laŭ la argentin-kuba gerilo Ernesto Che Guevara, brilis kiel ŝtatisto malofte.
Por sia frato per sango, armiloj kaj idealoj, armegeneralo Raúl Castro, Fidel estis la plej eminenta filo de Kubo en la 20-a jarcento, “tiu, kiu montris al ni, ke eblas provi la konkeron de la Garnizono Moncada; ke eblis turni tiun malsukceson en venkon”.
Tiu estas la nevenkita Fidel, kiu daŭre kunvokas la kubanojn per sia ekzemplo kaj kun la pruvo, ke ajna malhelpo, minaco aŭ turbuleco povas kaj estos venkita en nia firma sindevigo konstrui socialismon en Kubo, aŭ kio estas la sama, garantii la sendependecon kaj suverenecon de la patrujo, li diris en tiu okazo.
Fonto: PL