Ĉefministro de Kubo taksis la agadon de Komunumaj Servoj en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-23 08:56:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolucio

Havano, aŭg 23 (RHK) La membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo kaj Ĉefministro de la Respubliko, Manuel Marrero Cruz asertis ĉi-mardon, ke la respondeco pri la sanigo de Havano apartenas al ĉiuj.

Dum laborkunveno en la Palaco de la Revolucio, li taksis la agadon de Komunumaj Servoj en la ĉefurbo, kiu akiras pli grandan kompleksecon.

Li rilatis al la nombro da loĝantoj kaj flosanta populacio, 73 hospitalinstalaĵoj, 557 grandaj industrioj, same kiel 87,991 memstaraj laboristoj kaj 3,592 entreprenoj.

"Tio kaŭzas pli grandajn volumojn da rubaĵoj  kun kreskanta tendenco en la lastaj jaroj," diris guberniestrino Yanet Hernández Pérez.

Ŝi aldonis, ke, laŭ taksitaj kalkuloj, la totala kvanto da solidaj rubaĵoj generitaj en Havano atingas ĉiutage 23 814 m3, el kiuj 69% respondas al la agado de servoj kaj hejma rubo, kaj 31% al rubo kaj aliaj.

Hernández Pérez precizigis ankaŭ, ke el la 440 teamoj, kiujn havas komunumaj servoj, 174 daŭre funkcias, kaj la koeficiento de teknika havebleco estas 40% pro manko de pneŭoj, baterioj, kaj aliaj pecoj...

En la kunveno, Marrero Cruz interesiĝis pri la salajro de la laboristoj kiuj okupiĝas pri ĉi tiu agado kaj pri la instigoj kiuj povas ekzisti por havi pli da homoj dungitaj.

Same, li insistis pri ekstremaj organizaj rimedoj por la kolektado de solidaj rubaĵoj, ĉar "en urbo kiel Havano devas esti planado".

Tiam li alvokis "ne lasi la ĉefurbon sola pro ĝia komplekseco kaj grandeco", kaj ke "ĉiuj municipoj serĉu alternativajn solvojn", ĉar mankas pli da organizaĵoj, entreprenoj kaj ekonomiaj agantoj por subteni tiujn servojn.

Pritraktante la situacion de la akvoprovizado, oni detaligis la staton de la ok ĉefaj fontoj de provizado, kiuj siavice konsistigas la okcidentan, centran, orientan kaj sudan sistemojn. Oni diris, ke la tendenco estas al stabileco.


Fonto: Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up