Planoj de Usono provas saboti la viziton de la kuba prezidento al UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-31 08:52:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra bildo prenita de radiojuvenil.icrt.cu

Havano, aŭg 31 (RHK) Novaj informoj malkaŝas planojn kunordigitaj de Usono por saboti la ĉeeston de la kuba ŝtatestro, Miguel Díaz-Canel, al la Ĝenerala Asembleo de UN, kie li ĉeestos kiel reprezentanto de la prezidanteco de la G77 kaj Ĉinio, venontan septembron.

La ĵurnalisma retejo Razones de Cuba atentigas, ke estroj kaj influantoj loĝantaj eksterlande estas denove en la centro de la provokoj.

Cifereca korespondado inter la teroristo Manuel Milanés Pizonero kaj la kontraŭrevoluciulo Javier Fernández Negrín, filtrita en la kanalo El Guerrero Cubano, malkaŝas la preparadon de agoj por "rifuzi" la ĉeeston de la kuba delegacio al la internacia evento.

La video raportis, ke la kontraŭkuba politikisto Rosa María Payá estos komisiita kunordigi la subtenon de "kelkaj leĝdonantoj" al la kontraŭrevolucia cirko, kun la subteno de Luis Almagro, ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj.

Ili kompletigus la manovron de la amaskomunikiloj, Juan Manuel Cao, Rolando Nápoles, Mario Pentón, Liu Santiesteban, Ana Olema kaj Alexander Otaola.

La planoj inkludas manifestaciojn kontraŭ la kuba delegacio, ili eĉ taksas la eblecon meti gigantan ekranon en publika loko kun alta videbleco, por reveni al komunaj temoj de la manipulado de la kontraŭkuba sektoro al la realo de la Insulo.

Ili inkluzivas, interalie, la nunan ekonomian kuntekston de la lando, la supozeblan klimaton de civitana malsekureco, same kiel la situacion de la arestitoj pro agoj perfortaj kaj vandalaj dum la tumultoj de la 11-a de julio 2021.

Ĉi tiu provo ratifas la kontraŭrevolucian vicigon ĉirkaŭ Payá. Ŝia laboro ankaŭ kongruas kun la agoj por supozi gvidajn poziciojn ene de la kontraŭrevolucio bazita en Eŭropo.

La retejo Kialoj de Kubo (Razones de Cuba) referencas al tio, ke la provokantoj ankaŭ provas uzi la venontan Pintkunvenon de G77+Ĉinio, okazonta en Havano la 15-an kaj 16-an de septembro, kiel scenaron por fari malstabiligajn agojn.

La kontraŭkubaj senatanoj Bob Menéndez kaj Marco Rubio, kun la subteno de aliaj kongresanoj kaj senatanoj rekonitaj pro sia militema pozicio kontraŭ Kubo, postulis per leteroj al Joseph Biden, malhelpi la eniron de la plej alta kuba gvidanto al norda teritorio.

La novaj planoj estas antaŭitaj de la atakoj pro la ĉeesto de la kuba prezidento en la Pintkunveno de EU-CELAC, okazinta la pasintan julion en Bruselo, Belgio.

Razones de Cuba atentigas, ke denove estas elmontrita la rabema ungego de tiuj, kiuj vidas la atakon kontraŭ la kuba registaro kiel komercon. Iliaj idealoj estas same malveraj kiel la zorgo, kiun ili pretendas konfesi por la bonfarto de nia popolo.


Fonto: Razones de Cuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up