La ĝenerala sekretario de UN, Ban-Ki-moon, laŭdis la decidon de Kubo sendi 165 kunlaborantojn al Afriko por batali kontraŭ ebolo kaj instigis aliajn landojn same fari.
“La ĝenerala sekretario kontente bonvenigas la anoncon faritan de la kuba registaro”, esprimis la raportisto de UN, Stéphane Dujarric dum la taga gazetara konferenco de tiu internacia organo.
UN ankaŭ dankis la mobilizon de la Afrika Unio kaj la helpoj oferitaj de aliaj landoj tra la mondo, inter ili Usono kaj Britio.
Li ankaŭ petis al ĉiuj ke neniu lando fermu la eniron al personoj devenantaj el Gvineo, Liberio kaj Sieraleono, kaj petis al flugkompanioj kaj transportaj entreprenoj daŭrigi siajn konektojn kun tiuj landoj.
“Izoligi tiujn landojn povas krei pli da problemoj kaj malfruigi la klopodojn por haltigi la viruson de ebolo, anstataŭ preventi ties ekspansiiĝon”, emfazis Dujarric.
UN aktivigis ĉi-semajne mekanismon de krizoj por mastrumi la tutmondan respondon fronte al la epidemio kaj la ĝenerala sekretario mem telefonis dum la lastaj tagoj al kelkaj internaciaj gvidantoj por peti subtenon.
Li ankaŭ intencas kunvoki kunsidon altnivelan pri ebolo fine de la monato, kadre de la ĝenerala asembleo de UN.
Laŭdis Ban-Ki-moon decidon de Kubo sendi kunlaborantojn al Afriko.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Afrika Unio zorgemas pro krizo de perforto en Mozambiko
- Timo en Usono pro deporta plano de Trump
- Panamo kaj Kubo rekomencos sian alfabetigan programon
- Parolado de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la kunveno de la Supera Ekonomia Eŭroazia Konsilantaro en Rusio
- Lingvoj gravegas por mastrumi krizajn situaciojn