Provinco Granma. Foto: la socia reto de Díaz-Canel
Havano, okt 19 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel aliĝas hodiaŭ al la dua kaj lasta tago de la registara vizito al la orienta provinco Granma.
En la socia reto X la prezidento skribis:
"Estas multaj rezervoj de produktiveco en la teritorioj. Kun ĉies klopodoj ni povas antaŭeniri," li aldonis en sia mesaĝo.
Periodaj registaraj vizitoj havas la celon taksi la ekonomiajn kaj sociajn programojn en ĉiu teritorio de la lando, kaj estas parto de laborsistemo kiu provas daŭre ligi la nacian registaron kun loka administrado en la teritorioj.
Fonto: ACN