Palestinaj kaj kubaj gejunuloj marŝis kontraŭ israela genocido

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-24 07:44:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ramallah, nov 24 (RHK) La oficiala palestina novaĵ-agentejo Wafa elstarigis hodiaŭ la marŝon de miloj da kubanoj solidare kun la loĝantoj de la okupataj teritorioj, post la nova israela agreso kontraŭ la Gaza Zono.

Organizita de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj de Kubo, la evento estis gvidita de la prezidanto de la kariba lando, Miguel Díaz-Canel, emfazis la novaĵmedio.

La partoprenantoj promenis laŭ la centra avenuo Malecón de la ĉefurbo, kie ili esprimis  sloganojn kaj montris afiŝojn  apogante la lukton de la palestina popolo,  emfazis la palestina komunikilo.

La marŝon ankaŭ akompanis la kuba ĉefministro Manuel Marrero kaj aliaj kubaj gvidantoj.

Wafa indikis, ke al la mitingo ĉeestis ankaŭ la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez kaj la ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Unio, Ulises Guilarte de Nacimiento, kaj ankaŭ respondeculoj de la palestina ambasado en Havano.

Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up