Rememoras Díaz-Canel la murdon de Julio Antonio Mella en Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-10 11:07:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 10  (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, rememoris ĉi-merkredon la 95-an datrevenon de la murdo en Meksiko de la studenta  kaj komunista gvidanto Julio Antonio Mella, ago farita de murdistoj de la diktatoro Gerardo Machado. (1925- 1933).

En lia konto sur X,  la kuba ŝtatestro rememoris la eposan frazon de Mella, kiam li estis morte vundita en tiu ĉi tago en 1929 kiam li estis nur 20-jara: "Mi mortas pro la Revolucio!".

La prezidento ankaŭ alportis frazon de la historia gvidanto de la kariba insulo, Fidel Castro, kiu difinis Julio Antonio Mella kiel "la kubanon kiu plej faris en la plej malgranda tempo".

Díaz-Canel emfazis, ke la 10-an de januaro 1976 la cindro de la kuba revoluciema gvidanto estis deponitaj ĉe la piedo de la amata Universitato de Havano.

Ankaŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo (parlamento), Esteban Lazo, diris en tiu socia reto, ke la kubanoj hodiaŭ omaĝas unun el siaj plej indaj filoj, kiu estas paradigmo por novaj generacioj.

Siaflanke, la Sekretario de Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales, ankaŭ esprimis en X, ke la junulara gvidanto daŭre estas kuraĝiga, ekzempla, venka kaj nevenkebla flago de la socialisma Revolucio de Kubo.

En lia mallonga ekzisto, Mella elmontris intensan politikan kaj revolucian agadon kiu katapultis lin en la internacian arenon.

La komunista gvidanto defendis la vizion, ke vera socia renaskiĝo venos kun la renverso de la tuta porimperiisma sistemo superreganta en sia patrujo kaj en Latin-Ameriko.

En sia lando, li fondis la Universitatan Studentan Federacion (FEU) en 1922 kaj la Komunistan Partion de Kubo en 1925.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up