Kubo memoras sabotadon de la franca vaporŝipo La Coubre

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-04 07:33:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Franca ŝipo La Coubre

Havano,  mar 4 (RHK) Kubo rememoras la eksplodon en Havano de la franca ŝipo La Coubre antaŭ 64 jaroj hodiaŭ, sekve de terorisma atako, kiu kaŭzis la morton de cent homoj kaj centojn da vunditoj.

La ŝipo alvenis al la kuba ĉefurbo kun armiloj kaj municioj akiritaj en Okcidenta Eŭropo de la naskiĝanta Revolucio por sia defendo kontraŭ la pliiĝo de agreso de Usono.

En siaj klopodoj likvidi la transformprocezon kiu komenciĝis la 1-an de januaro 1959 sur la insulo, la usona registaro stimulis internan subfosadon per kaŝaj agoj de la Centra Sekreta Servo kaj minacoj de agreso kiuj realiĝis jaron poste.

La unua eksplodo, kiu okazis dum la ŝipo estis malŝarĝata, estis sekvita de alia, kiu influis ankaŭ la homojn, kiuj venis por helpi la tuŝitajn.

La tagon post la okazaĵoj, la 5-an de marto, ĉefkomandanto Fidel Castro montris pruvojn de la implikiĝo de la usona registaro en la krimo kaj eldiris por la unua fojo la frazon Patrujo aŭ Morto.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up