Foto: Granma
Havano, apr 20 (RHK) Internacia subteno al la kuba popolo kaj socialisma projekto evidentiĝos kun la brigadoj de la Unua de Majo kaj Che Guevara, konsistigitaj de amikoj el ĉirkaŭ 51 landoj, raportis la prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP), Fernando Llort.
La celo de la iniciato estas fari produktivan laboron, prelegojn, viziti historiajn lokojn kaj interŝanĝi kun kelkaj komunumoj de la Insulo, precizigis González, aldonante, ke ĉi tiuj tagoj permesos al pli ol 600 simpatiantoj de la Revolucio partopreni en la memorfesto de la Internacia Tago de Laboristoj.
La aktivuloj estos en la okcidentaj provincoj Artemisa kaj Havano ankaŭ invititaj al la Internacia Solidareca Renkontiĝo, organizita de la Kuba Laborista Organizo (CTC).
La brigadanoj, kiuj konsistigas la Unuan de Majo, venantaj el la kvin kontinentoj, vizitos la provincon de Cienfuegos kaj, survoje, alvenos al la Muzeo Playa Girón, por proksimiĝi al la historio de tiu epopeo okazinta en 1961. Dume, tiuj de la brigado Che Guevara, el Usono kaj Kanado, vizitos la provincon Pinar del Río kaj festos la 30-an eldonon de la brigado.
Fonto: Granma