Prezidanto de la Parlamento de Turkio plenumas oficialan viziton al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-08 09:56:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, maj 8 (RHK) La prezidanto de la Granda Nacia Asembleo de Türkiye (Parlamento), Numan Kurtulmuş, alvenis hodiaŭ al Kubo por oficiala vizito, responde al invito de sia ekvivalento Esteban Lazo.

Post lia alveno al la internacia flughaveno José Martí en Havano, li estis akceptita de Ana María Mari Machado, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo kaj de la Ŝtata Konsilio.

La vizitanto, kiu veturis ĉe la kapo de parlamenta delegacio de la eŭrazia nacio, interparolos en la kuba ĉefurbo kun Lazo kaj aliaj aŭtoritatoj, vizitos lokojn de historia kaj kultura intereso, kaj faros aliajn agadojn.

La delegacio de la Granda Nacia Asembleo de Türkiye ankaŭ konsistas el deputitoj Murat Emir; Filiz Kilic; Selman Özboyaci, prezidanto de la Parlamenta Amikeca Grupo kun Kubo; kaj Ahmet Gökhan Sariçam, inter aliaj direktoroj kaj oficialuloj de la leĝdona korpo.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up