Kuba prezidento dialogis kun alĝeriaj aŭtoritatuloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-10 10:48:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @DiazCanelB

Alĝerio, maj 10 (RHK)  Ĉirkaŭ la 23-a horo hieraŭ (loka horo), la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, alvenis – je teknika halto – al la Internacia Flughaveno Houari Boumediene, en Alĝerio, kie li estis akceptita kun Honora Gvardio.

Por akcepti lin ĉeestis la prezidanto de la Nacia Populara Asembleo, Ibrahim Boughali, kaj la ministro pri sano kaj kunprezidanto de la Interregistara Komisiono Alĝerio-Kuba, Abdelhak Saihi.

Kune kun la oficiala kuba delegacio, kiu akompanis la ŝtatestron en la laborvizito al la Rusa Federacio, la antila prezidento kaj liaj gastigantoj okazigis kunvenon, en kiu ili recenzis la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Díaz-Canel faris oficialan viziton al la alĝeria nacio en novembro 2022, kiel parto de turneo de landoj en Eŭropo kaj Azio. Tiam, li faris oficialajn interparolojn kun la alĝeria prezidento, Abdelmadjid Tebboune, kaj ricevis konstantajn korinklinojn de la alĝeria popolo, kiu konfesas profundan amon kaj dankemon al la kuba popolo kaj al la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro Ruz, honorita de la malnovaj kaj novaj alĝeriaj generacioj.

Kubo kaj Alĝerio konservas bonegajn diplomatiajn kaj politikajn ligojn, kaj antaŭenigas iliajn ekonomiajn kaj komercajn ligojn. La pozicio de la magreba lando kontraŭ la usona blokado kontraŭ la Grandaj Antiloj estas konstanta.


Fonto: Granma

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up