Alvoko al laboro senigitaj je malvenkismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-24 07:59:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, maj 24 (RHK) Ni vivas en malfacilaj tempoj, sed ne estas minuto, en kiu ni ne pensas kaj batalas por antaŭeniri. Ĝi ne estas kiĥota laboro kontraŭ la muelejoj, sed prefere la konvinko de la Revolucio venki.

Tiu batalo implicas esti apud tiuj, kiuj produktas el la tero; tiuj, kiuj estas en la industrio serĉante solvon, aŭ en scienca esplorado, ĉu de universitatoj, ĉu de produktadcentro.

Antaŭtage, en la montoj de Yateras, kaj en San Luis, en la plej orienta provinco Guantánamo,  la kuba prezidento parolis kun la loĝantoj, klarigis la situacion de la lando, lernis, kiel li diris alifoje, el la spertoj de viroj kaj virinoj, kiuj ne atendas falon de la usona  blokado aŭ la alvenon de  ŝipo ŝarĝita per krudaĵoj. Ili daŭre  kreas kaj venkas.

Tiel li alvokis tie, popolo senigita je malvenka sento.

En la sama tago okazis en la podkasto Ekde la Prezidanteco alia dialogo, kiel tiu, kiun ni ĉiuj havas hejme, kun la temo de ĝenaj elektromankoj, kiu kvazaŭ la Prezidento sidis en nia salono, kun siaj gastoj. Ili parolis, sen rezervoj, pri unu el la plej urĝaj problemoj en la lando: la malfacilaĵoj de la Nacia Elektra Sistemo.

La Ĉefministro estis la najbara provinco Mayabeque, en similaj interŝanĝoj, pri kiel scienco povas kontribui al la solvo de la ĉefaj problemoj en la vivo de la nacio.

Ni eble ne havas sufiĉe da elektro nun, sed Kubo estas fonto de energio; pro la firmeco, pro la maniero kiel la landa gvidado instigas homojn partopreni en la defendo kaj konstruado de la socialismo, al kiu ni aspiras.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up