Kubo estas nur unu

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-29 07:55:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Deklaro de la ministerio pri eksterlandaj aferoj

Havano,  maj 29 (RHK)  La 28-an de majo, la usona registaro finfine anoncis grupon da rimedoj por efektivigi siajn anoncojn de la 16-a de majo 2022. La celo de ĉi tiu paŝo, laŭ la teksto publikigita de la Oficejo pri Kontrolo de Eksterlandaj Aktivoj (OFAC), estas: favori la privatan sektoron en Kubo.

La reguloj estas limigitaj kaj ne tuŝas la fundamentan korpuson de la ekonomia blokado kontraŭ Kubo aŭ la aldonajn sankciojn, kiuj konsistigas la maksimuman preman politikon.

Denove, la decido de la usona registaro baziĝas sur sia propra distordita vizio de la kuba realo, per provo artefarite apartigi la privatan sektoron de la publika sektoro, kiam ambaŭ estas parto de la kuba komerca sistemo kaj de la tuta socio.

Per  ĉi tiu anonco, la usona registaro intencas celi nur segmenton de nia loĝantaro. La trudaj rimedoj, kiuj nuntempe plej influas la kuban ekonomion kaj publikajn servojn kaj kiuj grave damaĝas la bonfarton de nia tuta loĝantaro, ne estas forigitaj aŭ modifitaj.

Se la anoncitaj reguloj realiĝos, Usono celas meti en favoran situacion la privatan sektoron, kiu estis laŭleĝe establita kaj kreskis sub la rimedoj prenitaj en suverena ago de la registaro de Kubo interkonsiliĝante kun la kuba popolo. Same okazis kun Interreta aliro establita kaj vastigita de Kubo malgraŭ la obstakloj de la blokado kaj limigoj por malhelpi liberan aliron al centoj da iloj kaj retejoj.

La registaro de Usono estis eksplicita en sia intenco uzi ĉi tiun sektoron por politikaj celoj kontraŭ la Revolucio, surbaze de siaj celoj de reĝimŝanĝo. 

Kvankam ĝi estas kaprica selektiveco, ambaŭ, kaj la publika kaj la privata sektoroj daŭre suferos la sekvojn de la blokado kaj la absurda inkludo de Kubo en la liston de Ŝtatoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.

La trudaj rimedoj, kiuj konsistigas la ekonomian blokadon, restos en forto kun kruelaj efikoj al la tuta kuba loĝantaro.

Evidentas, ke Usono ratifas sian volon puni la kuban ŝtatan sektoron, sciante, ke ĝi provizas esencajn servojn kiel edukadon, sanon, kulturon, sporton kaj aliajn al ĉiuj kubanoj, inkluzive de la privata sektoro; kaj tio estas la garantio de socia justeco kaj egaleco inter civitanoj. Tial, lastatempaj decidoj estis adoptitaj de la usona registaro por daŭre persekuti la internacian medicinan kunlaboron de Kubo kaj estis publikigitaj dokumentoj kiuj malkaŝas, ke la devontigo senigi nin je enspezo kaj malstabiligi la landon por politikaj celoj de regado daŭras.

La kuba registaro studos ĉi tiujn rimedojn kaj, se ili ne malobservos nacian leĝaron kaj signifas malfermon kiu profitas al la kuba loĝantaro, eĉ se nur segmento, ĝi ne malhelpos ilian aplikadon.


Deklaro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj


28 majo 2024

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up