Kubo festas la internacian tagon de infaneco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-01 08:03:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 1 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Internacian Tagon de  Infaneco  kun ampleksa programo de aktivaĵoj koncentritaj al pripensado de la respondeco de la familio en la ampleksa disvolviĝo de infanaĝo kaj adoleskeco.

Laŭ datumoj de la Nacia Statistika Oficejo, fine de 2022 ĉi tiu kariba nacio havis 11 089 511 loĝantojn, el kiuj 2,3 milionoj respondas al la loĝantaro sub 18-jara; kiu konsistigas 21 procentojn de la totalo.

La ciferoj montras ke, malgraŭ la mankoj kaj vundeblecoj, akcentitaj de la plifortiĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al la Insulo dum pli ol ses jardekoj, la registaro montras fortan politikan volon garantii taŭgan disvolviĝon kaj infanan bonfarton.

Statistikaj datumoj kaj esploroj montras la altan protekton, kiun havas kubaj infanoj kaj adoleskantoj, precipe rilate al eduka kovrado kaj patrina kaj infana sanservo.

Aliflanke, la rajtoj de infanoj kaj adoleskantoj estas aprobitaj en jura korpuso, kio manifestiĝas en la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, valida en la lando ekde la 20-a de septembro 1991.

Ankaŭ en la nuna Konstitucio, kiu establas la plej bonan intereson de neplenaĝuloj en la decidoj kaj agoj kiuj koncernas ilin; same kiel protektas ilin kontraŭ ĉiaj perfortoj.

La festado de Internacia Infana Tago estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1956.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up