Kubo pli rezistopova fronte al la mediaj defioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-05 07:14:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 5 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Mondan Tagon de la Medio, fokusante ĉi-jare pri restarigo de teroj, alfronti dezertiĝon kaj fortikecon al la efikoj de sekeco, raportis oficialaj fontoj.

Fakuloj de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Medio (Citma) de la insulo antaŭvidis en lastatempa gazetara konferenco, ke ĉi tiuj aferoj estas en ilia tagordo pro la proksima rilato, kiun ili havas kun la perdo de biodiverseco kaj la difekto de la ekosistemoj je tutmonda nivelo.

En tiu ĉi kunteksto, sciencistoj el la antila lando aparte atentas al grunda rehabilitado pro ĝia efiko al reduktado de la sekvoj de klimata ŝanĝiĝo kaj garantio de nutraĵa sekureco, altprioritataj aferoj en Kubo.

Laŭ la direktoroj de Citma, la konferenco de la Monda Tago de la Medio alvokas al debato pri ĉi tiuj temoj kun okazigo de teoriaj aranĝoj, plantado de arboj tra la nacia teritorio kaj projekcio de aŭd-vidaĵoj pri la temo.

Same, ili reklamis publikajn bonajn mesaĝojn en la amaskomunikiloj kaj virtualaj platformoj, krom fari partoprenajn agadojn en la komunumoj, kiu estas kunordigata kun larĝa tutmonda platformo favore al la medio.

Sur la antila insulo, la festo de 2024 celas konsciigi pri la bezono restarigi ekosistemojn por ĉesigi procezojn de degradado de tero kaj reakiri iliajn respondkapablojn antaŭ ekstremaj sekecaj eventoj, ili klarigis.

Tiusence, -diris la organizantoj de la tago-, la celo estas klarigi la gravecon de protekti ekosistemojn kaj la varojn kaj servojn kiujn ili provizas al la socio, same kiel la zorgon, kiun ĉiuj sociaj agantoj devas preni kun la natura medio ili loĝas.

Kiel kulmino de la aktivadoj por la media dato, centra nacia evento okazos ĉi tiun 5-an de junio, en la orienta provinco Las Tunas, kiu montris trafajn rezultojn en la laboro kaj kontrolo de la efektivigo de la Nacia Media Strategio.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up