Kubo prilaboras modifon de la Laborkodo kaj la Leĝo pri Socia Sekureco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-11 09:03:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Ricardo López Hevia

Havano, jun 11  (RHK) Kubo okupiĝas pri modifo de la Laborkodo kaj la Leĝo pri Socia Sekureco, signo de la sindevigo de la Kuba Ŝtato al la bonfarto kaj ekzercado de la rajtoj de siaj laboristoj.

Tion konstatis Marta Elena Feitó Cabrera, ministrino pri Laboro kaj Socia Sekureco, en sia X-konto, dividante fragmenton de siaj deklaroj dum la Internacia Labora Konferenco, evento okazigita ĉiujare en junio de la nun centjara Internacia Laborista Organizo (ILO).

Tiu ĉi aranĝo, en sia 112-a sesio, okazas ĝis la 14-a ĉi-monate, kun la celo adopti internaciajn normojn rilate al laboro, kaj kiel forumo por diskutado de fundamentaj sociaj kaj laboraj aferoj.

En la kunveno, Kubo estis reelektita kiel asociita membro de la Reganta Konsilio de ILO, por la periodo 2024-2027, kun subteno de 193 voĉoj, la plej alta subtena nivelo en ĝia regiona grupo.

La Insulo estis membro de tiu Estraro de Direktoroj en 14 periodoj ekde 1959, pruvante konstantan sindevontigon al triparta dialogo kaj kunlaboro kun la OIT-instancoj, emfazis la Kuba Ekstera Ministerio.

Kiel fondmembro de ILO en 1919, la lando ludis aktivan rolon en la laboro de la Organizo, antaŭenigante la principon de tripartismo kaj socia dialogo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up