Prezidento Díaz-Canel emfazas la rolon de junularo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-12 17:49:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prezidanteco de Kubo

Havano, jun 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel,  emfazis la rolon de la junularo en la nuntempo kaj estonteco de sia nacio, en dialogo kun membroj de junularaj organizaĵoj en la insulo.

En la renkontiĝo kun membroj de la naciaj sekretariejoj de la Universitata Studenta Federacio (FEU), la Unio de Junaj Komunistoj (UJC) kaj la Federacio de Studentoj de Meza  Edukado (FEEM), la prezidento alvokis al unueco kiel fundamenta akso de la socialisma konstruado.

Li certigis, ke, malgraŭ la malfacilaj tempoj, kiujn ni travivas, la nacio eliros pli forta el ĉi tiu situacio.

Laŭ la raporto, la nacia prezidanto de la FEEM, Amanda Santos, atentigis, ke post la Dua Nacia Asembleo de tiu organizo aperis 35 interkonsentoj, direktitaj laŭ la bezonoj de la lando kaj la membraro.

Same la nacia prezidanto de FEU, Ricardo Rodríguez, atentigis, ke la unua laborprojekcio celas la defendon de la socialisma patrujo kun nacia unueco, la dua al studenta reprezentado kaj la tria al la socia projekcio de la organizo.

Siaflanke, la unua sekretario de la UJC, Meyvis Estévez, emfazis la sindevontigon respondi al la bezonoj de junuloj kaj emfazis la gravecon de la formado de valoroj.

Tiu ĉi respondeco helpas nin, ankaŭ pro la konstitucia mandato, kiun ni havas kiel organizo, en tempoj  tiom  defiaj; Sed, super ili, regas la volo de junuloj kontribui, krei kaj partopreni, li rimarkis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up