Foto: Arleen Matamoros
Matanzas, jun 14 (RHK) Matene oni raportis fajron en unu el la du naftokarburaĵujo kun kapacito por 10 mil kubaj metroj ĉe la termoelektrujo Antonio Guiteras en Matanzas, provinco okcidenta de Kubo.
De kiam la fajro estis raportita, la Kuba Fajrobrigado aktiviĝis laborante por estingi la fajron kaj havas la sperton kaj rimedojn por trakti ĉi tiun situacion.
La antaŭkazo povus estii prizorgaj agoj, kiuj estis efektivigitaj tie, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas difinita. Nur post esti estingita oni povus difini kaŭzojn.
Neniu perdo de homa vivo estis raportita kaj ĉiuj sistemoj estas aktivigitaj, kun la provincaj aŭtoritatoj ĉeestantaj, same kiel la Ruĝa Kruco, la ambulanca sistemo kaj ĉiuj hospitaloj pretaj.
Ne estas danĝero por la elektrejo Antonio Guiteras, kiu daŭre estas enreta kaj generas energion pli ol 260 megavatojn.
Oni laboras por estingi la fajron kaj ne haltigi la elektrejon, kio kompreneble dependas de la fajroevoluo.
Raportisto Yunier Moliner (Radio Havano Kubo en Matanzas)
Foto: Arleen Matamoros