Díaz-Canel gratulas la urbon Sancti Spíritus pro gastigado historia datreveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-15 08:42:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, gratulis la popolon de Sancti Spíritus, urbo situanta en la centra regiono de Kubo,  pro tio, ke ili gajnis la sidejon de la centra evento por la 26-a de julio, Tago de Nacia Ribelo.

Gratulon, homoj el Sancti Spiritus, ĉar meze de tiom da kompleksaĵoj vi montras, ke eblas, diris la prezidento el sia konto en X.

En sia mesaĝo, Díaz-Canel emfazis, ke la indikiloj de la provinco progresas, ne sen problemoj ankoraŭ solvindaj.  

Ke la energio de la herooj de Moncada daŭre pelu nin atingi pli bonan landon, li instigis ilin.

“Sancti Spíritus, sidejo de la 26-a! Gratulon, Sancti Spiritus, ĉar meze de tiom da kompleksecoj vi montras tion #JesVi Povas. La indikiloj de la provinco progresas, ne sen problemoj ankoraŭ solvindaj.  Ke la energio de la herooj de Moncada  daŭre pelu nin atingi pli bonan landon."


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up