Akademianoj aljuĝas rekonon al la prezidento de Kubo pro scienca laboro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-17 23:50:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 17 (RHK) La akademianoj partoprenantaj en la III Internacia Kongreso “Scienco kaj Edukado”, kiu okazas en Havano, prezentis ĉi-lunde al la prezidaçento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, honoran rekonon por lia scienca laboro.

Dankante la geston, la prezidento esprimis, ke li ricevis ĝin "kiel rekonon kaj omaĝon al la homoj en Kubo, kiuj kredas je scienco kiel kolono de registara administrado".

La ŝtatestro ankaŭ emfazis la heredaĵon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, kiu metis la sciencon en la centron de ĉiuj procezoj, kiel raportis la Prezidanteco de la Respubliko en la socia reto X.

Ĝis la venonta merkredo, akademianoj de pluraj landoj tra la mondo debatos en la Havana Kongresejo  pri praktikaj agoj rilataj al instruado, scienco kaj kulturo je internacia nivelo, de ampleksa aliro al la Celoj de Daŭripova Evoluo kaj la Tagordo 2030.

Kadre de la kongresaj aktivadoj, en la ĉi-posttagmeza kunsido, okazis la V Tutmonda Renkontiĝo de Akademiaj kaj Esploraj Produktoj en Edukado, kun la partopreno de 15 landoj kaj, kiel noveco, la prezento de la Monda Infana Premio 2024.

Kadre de la aranĝo okazos ankaŭ la kolokvoj pri Necesa Edukado kaj Malferma Scienco: Edukado kaj Esploro kun partopreno de kubaj kaj internaciaj fakuloj, kiuj diskutos pri novigado kaj scienca esplorado el la kampo de instruado, politikoj kaj edukaj modeloj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up