Kuba vicprezidento vizitas Sudafrikon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-18 17:23:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Salvador Valdés en Sudafriko

Pretorio, jun 18 (RHK) La vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés Mesa, honoris hodiaŭ en la Freedom Park, en ĉi tiu ĉefurbo, la memoron de la internaciistaj batalantoj de la kariba insulo, kiuj falis en la luktoj por la sendependeco de afrikaj nacioj.

Antaŭ la tiel nomata Muro de Nomoj, Valdez Mesa metis florkronon kie estas gravuritaj en ŝtonon la nomoj de pli ol du mil kubanoj, kiuj mortis  por la libereco de afrikaj popoloj.

En sia vizito al Sud-Afriko, la vicprezidenton  akompanas  delegacio formita de Tania Margarita Cruz Hernández, unua vicministro pri Publika Sano; Anayansi Rodríguez Camejo, vicministro pri eksteraj aferoj; kaj Luis Amorós Núñez, direktoro de Subsahara Afriko ĉe la Kuba Ekstera Ministerio.

Post lia alveno al Freedom Park, Valdés Mesa estis akceptita fare de la portempa Ministro de Sporto, Arto kaj Kulturo, Maropene Ramokgopa, kaj la portempa Vicministro de Sporto, Arto kaj Kulturo, Pinky Kekana, same kiel de la prezidanto de la Konsilio de tiu memorinstalaĵo, ambasadoro Bheki Langa.

Dum dialogo, la deĵoranta vicministro emfazis, ke, en la nuna sudafrika kunteksto, markita de la starigo de Registaro de Nacia Unueco, la popolo de Kubo "daŭre estas niaj amikoj".
La eblecoj de kunlaboro inter ambaŭ nacioj, emfazis Kekana, restas promesplenaj.

Dum la dialogo, Valdés Mesa rememorigis la proksimajn ligojn de amikeco kaj kunlaboro inter la du nacioj kaj proponis ĝeneralan superrigardon de aktualaĵoj en Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up