Kuba vicprezidento dialogas kun la Nacia Afrika Kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-20 10:31:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Valdés Mesa dialogas kun NAK

Pretorio,  jun 20  (RHK) La vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés Mesa, parolis ĉi tie hodiaŭ kun la vic-generala sekretario de la Afrika Nacia Kongreso (ANC), Nomvula Mokoyane.

En la kunveno ambaŭ gvidantoj rekonis la bonegan nivelon de la dulandaj rilatoj, kun profundaj historiaj radikoj, kaj ankaŭ la ligojn de solidareco kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj. 

Dum la dialogo, Mokoyane rememoris, kiel la historiaj ligoj inter Kubo kaj Sudafriko datiĝas longe antaŭ la establado de diplomatiaj rilatoj en majo 1994. 

Siaflanke, Valdés Mesa dankis, nome de la kuba popolo kaj Registaro, la historian subtenon de Sud-Afriko favore al ĉesigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Vaŝingtono kontraŭ la kuba popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up