La politikaj partioj de la grupo BRICS subtenas Kubon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-21 11:47:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 21 (RHK) Fina deklaro de la lastatempa Forumo de Politikaj Partioj de la BRICS kaj partneroj kondamnis la aplikon de la usona blokado al Kubo, malakceptante la uzon de kontraŭleĝaj unuflankaj trudaj rimedoj,  kiuj ignoras la Ĉarton de UN.

Laŭ gazetara komuniko, la evento, nomata Por la Libereco de Nacioj, okazis de la 17-a ĝis la 19-a de junio, en Vladivostok, Rusio, kie  ili ankaŭ aliĝis al la postulo pri elimino de Kubo el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo.

Laŭ iniciato de la partio Unuiĝinta Rusio, tiu ĉi renkontiĝo okazis, kun partopreno de 22 politikaj partioj el registaroj de la membraj kaj rilataj landoj de la mekanismo Brics, inkluzive de la Komunista Partio de Kubo (PCC).

La postulo pri ekskludo de Kubo el la arbitra listo evidentiĝis ankaŭ en la kunsido de la Konstanta Komitato, okazinta en ĉi tiu rusa urbo, kadre de la interpartia spaco.

Dum ĉi tiuj tagoj la Komunista Partio de Kubo, reprezentita de la estro de la Departemento pri Internaciaj Rilatoj, Emilio Lozada García, transdonis la gravecon, kiun Kubo donas al la grupo Brics, kiel alternativo por la konstruado de pli justa kaj inkluziva monda ordo.

Samtempe, Lozada García kondamnis la aplikon de unuflankaj trudaj rimedoj kiel iloj de politika kaj ekonomia premo fare de Usono, inkluzive de la maljusta blokado de Kubo kaj ĝia inkludo en la menciita terorista listo.

La ĉeesto de la Insulo estis grava, ĉar ĝi aspiras esti Ŝtato asociita kun la BRICS, grupo konsistigita hodiaŭ de dek landoj kiuj inkluzivas ĝiajn fondajn membrojn: Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio, kune kun Sudafriko, Irano, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Egiptio kaj Etiopio.


Fonto: Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up