Diaz-Canel vizitas la provincon Pinar del Rioe

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-26 13:49:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 26 (RHK) Prezidento Miguel Diaz-Canel revenas al la plej okcidenta teritorio de Kubo, ĉi-foje li alvenas al la municipo La Palma,  Pinar del Río  por daŭrigi la vizitojn kiujn li faras tra la lando kaj interŝanĝi kun laborgrupoj , produktivaj unuoj kaj la homoj. 

Ĉi tiu estas la sesa vizito, kiun la prezidento faris al Pinar del Río ekde januaro de la kuranta jaro, antaŭe li estis en San Luis, Consolación del Sur, Minas de Matahambre, Sandino kaj Viñales, en tiu ordo. La municipo La Palma havas pli ol 40 mil loĝantojn 

Serĉi alternativojn, kiuj kondukas al plibonigo de la vivokvalito de la homoj kaj kune kontribui al la evoluo de la municipo kaj la lando, estas la firma celo de la vizito.

La Prezidento alvenis al la Fruktofarmo apartenanta al la Kompanio de Prilaborado kaj Kolektado de Tabako La Palma. 

Enketante la strategion, kiun manaĝeroj kaj laboristoj uzas hodiaŭ, la Prezidento insistis pri la bezono antaŭenigi la diversigon de produktadoj.

Loko nun okupata de la agrikultura bieno Marbajita estis malnova UBPC, kiu iĝis evolua areo en kiu superregas la plantado de manioko, banano kaj batato, plantita en ruĝaj feralitaj grundoj, prizorgataj de sep laboristoj. 

Aplikante agroekologiajn teknikojn kaj sciencon en la 67 hektaroj, kiujn ĝi posedas, diversigas produktaĵojn, kiuj kontribuas al socia konsumo kaj laboristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up