Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN renkontiĝos kun kuba ministro pri eksteraj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-28 08:51:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 28 (RHK) La prezidanto de la 78-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA), Dennis Francis,  oficiale dialogos hodiaŭ kun la ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, kadre de sia laborvizito al la kariba nacio.

Ĉi-vendredon, Francis omaĝos José Martí ĉe la monumento dediĉita al la Nacia Heroo de Kubo, situanta en la Placo de la Revolucio.

La itinero de la diplomato inkluzivas ankaŭ ĉefkonferencon en la Aulo de la Universitato de Havano kun la temo "Kubo kaj multflankismo".

Dum sia restado en la kariba nacio, la prezidanto de la UNGA renkontiĝos kun la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj kun la vicministro pri publika sano Tania Margarita Cruz.

Same li interŝanĝos kun la loĝanta kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj en Kubo, Francisco Pichón, kaj aliaj membroj de la Landa Teamo de la organizo sur la insulo, kaj ankaŭ kun reprezentantoj de la Federacio de Kubaj Virinoj.

Francis alvenis en la kariba nacio la antaŭan tagon kun la celo revizii la progreson kaj kontribuon de la lando al multflankismo, kunlaboro kaj daŭraj regionaj kaj tutmondaj defioj. Li restos ĝis la 29-a de junio en Havano.

Alvenante al la internacia flughaveno José Martí, la ministro komentis sian intencon disvolvi tre detalan kaj ampleksan interŝanĝon pri la aldonaj rimedoj, kiujn UN devas preni por povi antaŭenigi kaj efektivigi signifajn agojn en esencaj aspektoj, kiel la efektivigo de la Celoj de Daŭripova Evoluo en Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up