Elián González resumas la valorojn de la popolo de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-28 09:02:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 28 (RHK) Malofte la historio resumis la valorojn de la kuba popolo tiel same kiel en la batalo por la bonfarto de la knabo Elián González kaj lia reveno al la patrujo kaj familio, de antaŭ 24 jaroj hodiaŭ.

Elián estis nur sesjara pioniro, kiam la 22-an de novembro 1999 lia patrino provis kontraŭleĝe elkonduki lin el Kubo, en rustika boato, kiu sinkis meze de la Florida markolo.

Ili vojaĝis al Usono sub la promeso de konstanta loĝado en tiu lando, post la ekvalido de la Kuba Alĝustigo-Leĝo, sed nur la infano kaj du aliaj homoj povis pluvivi.

Kiam kelkaj fiŝkaptistoj trovis lin ĉe la marbordo de Florido, la tiama Usona Enmigrado kaj Naturaligo-Servo (INS) metis lin en la gardadon de Lázaro González, praonklo kiu vidis lin nur unufoje, sed loĝis en la grandurbo de Miamo.

La patro de Elián, Juan Miguel González, ne konsciis pri la foriro de sia filo el Kubo kaj tuj petis lian repatriigon, ago kiun subtenis la Kuba Registaro kaj la tuta popolo.

La 2-an de decembro 1999, González estis akceptita de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, kiu eksciis pri lia vivo, lia rilato kun la infano kaj eĉ diris al li, ke se li volas iri al Usono por esti kun sia filo kaj resti, ne estis problemo.

«Mi diris al li, ke mi ne havas intereson iri tien, kion mi volis, ke ili resendu  Elián al mi. Kaj li respondis: «Trankviliĝu. Ekde morgaŭ, la homoj, la tuta lando, turnos sin por fari la aserton," rememorus González.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up