Díaz-Canel ĉeestis la inaŭguron de la 60 Lernejaj Ludoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-02 07:54:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Brila malfermo en la Sporturbo. Foto: JIT

Havano, jul 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ĉeestis ĉi-lunde en Havano la inaŭguron de la 60 Naciaj Lernejaj Ludoj, la ĉefa fonto de la sporta movado kuba.

Díaz-Canel prezidis la oficialan malfermon de la evento en la koloseo Ciudad Deportiva, kie kunvenis reprezentantaro de la novaj atletoj, kiuj partoprenos en la konkurso, kaj la plej altaj aŭtoritatoj de la Nacia Instituto pri Sporto, Fizika Edukado kaj Distro (Inder).

Osvaldo Vento, prezidanto de tiu organizo, donis la bonvenigajn vortojn kaj oficiale malfermis la aranĝon.

Por tiu ĉi sportfestivalo okazos en la tuta lando 33 lernejaj disciplinoj, 12 junularoj kaj unu pioniro, kaj konkuros 6 594 sportistoj kaj ĝenerale estos 9 401 partoprenantoj.

La kuba ĉefurbo gastigos kvin sportojn: naĝado, akvopilko, skermado, kampoteniso kaj arta gimnastiko.


Fonto:ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up