Kubaj deputitoj analizas projekton de Leĝo pri Civitaneco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-03 17:47:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 3 (RHK) Kun la ĉeesto de Ana María Mari Machado kaj Homero Acosta Álvarez, respektive vicprezidanto kaj sekretario de la Nacia Asembleo de Popola Povo, deputitoj el la tuta lando analizis hodiaŭ, per videokonferenco, la leĝprojekton pri Civitaneco.

Dum la kunveno, la intervenoj de la parlamentanoj riĉigis la proponitan reguligan dispozicion, kiu estos submetita al la konsidero de la supera organo de la popola povo en sia venonta Ordinara Periodo de Sesioj, de la 10-a Leĝdona periodo, klarigis la Parlamento en sia retejo.

La teksto deklaris, ke la leĝpropono celas disvolvi la nunajn konstituciajn postulatojn en ĉi tiu afero, garantii la politikan volon plifortigi en la leĝdona ordo la rilaton inter la kuba Ŝtato kaj ĝiaj civitanoj, enkorpigi la spertojn, kiujn la praktika aplikado de la nuna leĝaro sugestis, kaj ankaŭ taksi tiujn aspektojn de kompara juro kiuj kontribuas al ĝia ĝisdatigo.

Dum detala revizio de ĉiuj ĝiaj artikoloj, farita el la Nacia Kapitolo fare de José Luis Toledo Santander, prezidanto de la Konstitucia kaj Juraj Aferoj de la Nacia Asembleo, estis levitaj duboj, proponoj kaj komentoj, kadre de la larĝa leĝdona procezo karakteriza de Kuba socialisma demokratio.

La teksto de la projekto de Civitaneco-Leĝo, kaj la ebligita retpoŝto, estas publikigitaj en la retejo de la Parlamento kun la celo antaŭenigi la civitanan partoprenon.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up