Terorisma plano organizita el Usono malmuntita en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-07 11:54:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 7 (RHK) Fortoj de la Ministerio pri Interno malmuntis terorisman planon kontraŭ Kubo, organizitan kaj financitan de Usono,  raportis  la ĵurnalo Granma.

La teksto detaligas, ke rezulte de la esploro farita de la fakaj organoj de la Ministerio pri Interno -Minint-,  civitano Ardenys García Álvarez, kiu kontraŭleĝe eniris kaj alportis pafilojn kaj municiojn en Kubon per maro, estis arestita kaj same  aliaj implikitaj loĝantoj en la nacia teritorio.

García Álvarez elmigris al la norda lando, kontraŭleĝe, en 2014.

La ago estis parto de nova varba plano por efektivigi perfortajn agojn, deklaris la noto, kiu memorigis, ke en decembro 2023 la Kuba Registaro publikigis en la Oficiala Gazeto de la Respubliko la liston de homoj kaj entoj kiuj sponsoras terorismon kontraŭ Kubo.

Du tagojn poste, antaŭaj informoj estis publikigitaj pri la neŭtraligo de nova varba plano por efektivigi perfortajn agojn en nia lando, kiun intencis plenumi kuba civitano loĝanta en Usono, konstatas la teksto.

La agoj de la fortoj de la Ministerio de la Interno malhelpis la efektivigon de la planoj desegnitaj, direktitaj kaj financitaj, denove, de Usono kaj generis enketprocezon centritan sur la faktoj kaj la homoj implikitaj.

Ĉe la konkludo de la Nacia Novaĵa televida elsendo,  ĉi-lunde, la 8-an de julio, Kuba Televido proponos specialan programon kun la pruvoj kiuj montras la terorismajn planojn kaj agojn, same kiel iliajn ĉefajn partoprenantojn.


Fonto: Granma/PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up