Foto: Studio Revolución
Havano, jul 7 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel fermis la plenkunsidon de la komunista partio asertante ke "la analizoj de ĉi tiu VIII-a partia plenkunsido estis kritikaj, kiel ili devus esti kiam ajn komunista aktivulo pripensas kaj esprimas sin pri la defioj kaj eblaj solvoj por sia lando", li diris ĉi-sabate posttagmeze, en siaj finaj vortoj de la grava kunveno.
Fine de dutaga intensa laboro, kiu okazis en la Palaco de la Revolucio, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo diris al la delegitoj al la Plena Sesio de la Centra Komitato de la politika organizo: "La tempoj estas nek de memkontento nek de inercioj, kiujn ni ne scias rompi. Niaj homoj postulas rezultojn, kaj ni ŝuldas ĝin al tiu popolo.
"La vortoj de tiuj, kiuj ĉi tie intervenis, kun la sperto de ĉiutaga laboro tie ĉe la bazo, montras la lumojn, la potencialon kaj la forton de Revolucio, kiu ne naskiĝis por pesimismo kaj des malpli por malvenko."
"Mi alvokas vin - emfazis la eminentulo - al kokretigo kiel konstanta praktiko, alfronti per volo, penado kaj imago, la negativajn tendencojn, kiuj aperas kiel herboj en malfacilaj tempoj."
“La alvoko estas iri al batalo, kiel ni scipovas tion fari, kiel tiom da fojoj en la historio ni faris, kaj transformi ĉion analizitan ĉi tie en tuŝeblajn faktojn kaj rezultojn”
La ŝtatestro deklaris, ke "ĉi tio estas la plej bona omaĝo al la herooj kaj martiroj de la 26-a de julio, kaj ĝi estas la plej bona respondo al nia grandega ĉiutaga heroo: nia popolo."
En siaj fermaj vortoj, kaj aludante al "kara armea generalo Raúl Castro Ruz, kiu detale sekvas ĉi tiun Plenon", same kiel al la samideanoj de la Centra Komitato, kaj gastoj, la ŝtatestro kundividis la certecon kaj tiu ĉi plenkunsido estis malferma, analiza, partopreniga, kontribua, kaj oni konstatis la nivelon de identeco inter la temoj debatitaj kiel parto de la tagordo, kaj la ĉefaj problemoj de la lando.
Kaj poste li emfazis, ke tia atingo "ne sufiĉas", ĉar "ni devas agi kaj firmigi solvojn, kiuj donas al ni rezultojn por venki la kompleksajn problemojn, kiujn ni alfrontas hodiaŭ".
Tiu ideo estigis, ke la prezidanto elportis penson de la ĉefkomandanto, Fidel Castro Ruz, laŭ kiu estas en malfacilaj tempoj, kiam okazas iuj konfuziĝas, iuj senkuraĝiĝas, malkuraĝiĝas; estas iuj, kiuj moligas; estas tiuj, kiuj perfidas; estas tiuj, kiuj foriras.
Tio okazas - diris Fidel kaj la kuba prezidento rememoris tion ĉi sabaton - en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj revolucioj. Sed estas ankaŭ en malfacilaj tempoj, kiam viroj kaj virinoj estas vere provitaj, difinis la Ĉefkomandanto, kiu ankaŭ bele difinis, kiel Díaz-Canel elvokis, ke "malfacilaj tempoj estas la plej bona mezuro de ĉiu persono".
La eminentulo konstatis, ke "rigardante la nunan situacion el la profunda vero enhavita en tiuj vortoj de Fidel, la ĉiutagaj malfacilaĵoj, tiom grandegaj, ke ili foje ŝajnas nesupereblaj, ne estas malfeliĉo: ili estas pruvo de nia kapablo ilin alfronti kaj venki. "
«Mi diras pli: io tiel ŝajne simpla kiel 24 horoj en la vivo de ĉi tiu ĉirkaŭita, minacata, atakita nacio, estas alia venko de la eta Davido kontraŭ la giganto Goliato; alia konfirmo, ke ĝi eblas, kiel diris kaj pruvis la Generalo de Armeo en tempoj same aŭ pli malfacilaj.
La prezidanto emfazis, ke "tio estas la sperto de la Kuba Revolucio kaj la plej bona esprimo de ĝia kontinueco". Kaj li emfazis: "La ideoj kaj nekontesteblaj verkoj de Fidel, Raúl, Che kaj ĉiuj virinoj kaj viroj, kiuj per sia dediĉo kaj ofero alportis la nevenkitan Revolucion ĝis hodiaŭ, nin inspiras kaj puŝas."
"Tiel formiĝas agadlinio, kiun ni devas konstante submeti al analizo, riĉigi, korekti kaj ankaŭ forĵeti tion malsukcesa."
"Kompreneble," li emfazis, "ĉi tiu agadlinio ne donas magiajn solvojn, ĝi ne efikas tuj, sed ĝi iom post iom forprenas pecetojn de ĉiu problemo, kiam ĉiu el ni kaj ĉiu el niaj institucioj faras tion, kion ili devas fari el aŭtentika engaĝiĝo kun la popolo kaj kun la grandega respondeco konservi la Revolucion, kiu estas simple konservi ĝiajn konkerojn kaj daŭre antaŭeniri sur la vojo de perfektigo de la socio, laborante senlace.
Kion ni klarigu en tiaj tempoj?
En unu momento de sia parolado, la Ŝtatestro dividis ĉi tiun demandon: "Kion ni devus klarigi en tempoj kiel ĉi tiuj?" Kaj tio estis la elirpunkto por li diri, ke "antaŭ ĉio, ni ratifas la volon antaŭenigi la socialisman konstruadon".
«Tio signifas defendi, antaŭ ĉio, la interesojn kaj bezonojn de la popolo, la plej grandan konsideron al ili, konstantan zorgon por la homoj, kaj konservi la atingojn de la Revolucio por tiuj homoj; "batali por sana kaj efika ekonomio, kiu garantias socian justecon, kaj la plej altan ebla gradon de bonfarto por la loĝantaro."
«Antaŭ ĉio – daŭre pripensis la eminentulo – necesas garantii pli bonan kaj pli grandan aliron al manĝaĵo. Nutraĵproduktado kaj memsufiĉo estas taskoj de unua ordo, en kiuj la tuta loĝantaro devas partopreni.
En siaj konkludaj vortoj, la prezidento rememoris kaj klarigis la kvar prioritatojn skizitajn de la Komunista Partio komence de ĉi tiu jaro. Koncerne ilin, li emfazis, ke ili ricevis "sisteman monitoradon en la monataj vizitoj de la provincoj kaj municipoj de la lando, kaj en malsamaj tempoj en la sistemo de la strukturoj de la Centra Komitato de la Partio".
En alia punkto de sia parolado, la eminentulo traktis "la kompleksan situacion de la lando", kiu "evidentiĝas hodiaŭ en la malstabileco por certigi la ĝustatempan provizon de bazaj korboproduktoj; en la malstabileco en la Nacia Elektroenergia Sistemo; en la ekzisto de tre altaj, spekulaj kaj misuzaj prezoj, kiuj limigas la aĉetpovon de konsiderinda parto de la loĝantaro; en la manifestiĝoj de maldisciplino kaj socia perforto kaj vandalismo, kiuj minacas civitanan trankvilon", inter aliaj problemoj.
Tiu ĉi situacio, li diris, "postulas tujan efektivigon de konkretaj, bone sekurigitaj agoj, kun ĝusta kontrolo, kiujn oni devas subteni per taŭga politika kaj institucia komunika strategio."
La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio deklaris ke "ni devas havi laborsistemon"; kaj parolis pri la neceso, ke "ĉiu ago aŭ decido, kiun ni proponas efektivigi", estu traktata "kvazaŭ programo aŭ projekto, kun taŭga prezentstrategio al la loĝantaro, por atingi ilian komprenon kaj subtenon, kaj tiel partoprenon. ».
«Se ni laboras en ĉiuj ĉi tiuj kampoj samtempe, en decidita, organizita, kohera maniero, en mallonga tempo ni organizos fundamentajn aferojn kiel la buĝeta deficito, troa kontanta moncirkulado, impostfraŭdo, perfortaj prezoj; ni ordigos la taŭgajn rilatojn inter la ŝtata sektoro kaj la neŝtata sektoro; ni alfrontos krimon kaj korupton pli decide; ni disponigos pli da ofertoj al la loĝantaro; kaj ĉio ĉi nerekte ankaŭ influos ŝanĝojn en la monkurzo, iom post iom, kaj inflacion; kaj ni kontribuus al la solvo de gravaj problemoj, kiujn nia socio devas alfronti.
Je la fino de siaj vortoj, la prezidento emfazis: «Jen ni estas ĉi tie por savi la Patrujon, la Revolucion kaj Socialismon. En ses jardekoj, la blokado ne povis venki la dignon de la kuba popolo nek la grandegan kolektivan kaj socian laboron de la Revolucio. La plifortigita blokado en ĉi tiuj tempoj ankaŭ ne atingos tion.
"La kuba popolo daŭre alportos malsukcesojn al la imperio, kaj kiel esprimis la Generalo de la Armeo, la historio montris, ke ĝi eblis, ĝi eblas, kaj ĉiam estos ebla", diris la prezidento Díaz-Canel.
Fonto: Granma