Kubo en la usona terorista listo estas honto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-08 08:46:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: El Litoral

Havano, jul 8 (RHK) Germana reprezentanto Sevim Dağdelen deklaris en Vaŝingtono, ke estas domaĝe, ke Kubo estas en la usona listo de landoj sponsorantaj terorismon.

"Mi solidaregas kun Kubo kaj la kuba popolo, mi pensas, ke ĝi estas nerespondeca, estas domaĝe, ke Kubo estas en la listo de landoj, kiuj sponsoras terorismon," ŝi esprimis en intervjuo kun Prensa Latina, minutojn post sia interveno en kontraŭ-NATO protesto antaŭ al la Blanka Domo.

Dağdelen, membro de la Deutsche Bundestag (Germana Federacia Parlamento) kaj de la Komitato pri Eksteraj Aferoj, diris: "ni devas malbloki Kubon, se ni vere favoras homajn rajtojn kaj la evoluon kaj suverenecon de la lando."

Tial mi subtenas la lukton de Kubo kaj la ĉesigon de la blokado, emfazis la parlamentano, en kies intervenoj en la Konferenco Ne al NATO, Jes al Paco, kaj en la protesto ĉi-dimanĉe en Lafayette Park, antaŭ la ekzekutiva domego, parolis pri la kontraŭleĝa usona bazo en okupata teritorio en Guantánamo (orienta Kubo).

"NATO kaj la gvida lando, Usono, havas nenion komunan kun homaj rajtoj, kondiĉe ke ili ne ĉesas mortigi homojn tra la mondo," li diris.

Laŭ esploristoj de Brown University, en la lastaj 20 jaroj la militoj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj mortigis pli ol 4,5 milionojn da homoj tutmonde, komentis la politikisto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up