Rusa Ŝtata Dumao urĝigis forigi Kubon el fifama usona listo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-09 16:51:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 9 (RHK) La Rusa Ŝtata Dumao aprobis hodiaŭ en plena sesio deklaracion, kiu postulas forigi Kubon el la arbitra usona listo de landoj sponsorantaj terorismon.

La deputitoj priskribis la fakton, ke la Ŝtata Departemento de Usono tenas Kubon en tia listo, kiel malhava de komuna prudento kaj ne konforma al modernaj realaĵoj, la novaĵagentejo TASS emfazis ĉi-mardon.

La Ŝtata Dumao precizigis, ke la dokumento aprobita de rusaj deputitoj estos sendita al UN kaj pluraj internaciaj parlamentaj organizaĵoj.

Same, la teksto asertas, ke la leĝdona organo konsideras, ke Kubo fidele plenumas siajn internaciajn devojn, kontribuas al la serĉado de politikaj solvoj, inkluzive de tiu de la armita konflikto en Kolombio kiel garantia Ŝtato.

«La inkludo de Kubo en koncerna listo estis ago kontraŭa al la interesoj de la kolombia intertraktado, kaj havas nenion komunan kun internaciaj klopodoj por batali kontraŭ terorismo, ĝiaj sponsoroj kaj estas nenio alia ol esprimo de politike motivita cinismo de Vaŝingtono ĝi aldonas. Same, ĝi estas daŭrigo de la kontraŭleĝa malhoma blokado de la Insulo de liberero, politiko de sankcioj celantaj garantii la malpermeson de ĉiuj financaj transakcioj el Havano, diras la deklaro.

La deputitoj de la Ŝtata Dumao konsideras, ke la usona premo al Kubo estas evidenta ekzemplo de enmiksiĝo en la internajn aferojn de suverena Ŝtato, de maljusta konduto de interŝtataj rilatoj per limigaj rimedoj.

Ili ankaŭ forte malakceptas tiajn unuflankajn rimedojn kontraŭ Havano, konsiderante ĉian elementon de premo al la Kuba Registaro kaj la civitanoj de tiu lando absolute nepravigebla kaj neakceptebla.

La usonaj limigoj havas detruan efikon al la procezo de plena integriĝo de Havano al la tutmonda financa kaj ekonomia arkitekturo kaj limigas la rajtojn de kubaj civitanoj al digna vivo, memoras la deklaro.

Fine, la rusaj deputitoj konsideras  ke la tuja retirigo de la Respubliko de Kubo el tiu ĉi listo kontribuos al la konstruado de multpolusa mondo bazita sur la ekvilibro de interesoj, la principoj de egaleco kaj justeco.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up