Kubo esprimas solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-11 12:44:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vicprezidento de Kolombio Francia Márquez

Havano,  jul 11 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, esprimis hodiaŭ per X, sian solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio, Francia Márquez, antaŭ nova provo de atako farita kontraŭ ŝi.

En la socia reto, la ŝtatestro atentigis, ke ĉi tiuj malkuraĝaj agoj estas minaco al paco.

Per tiu platformo, la ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez, ankaŭ esprimis sian malaprobon de la provo de atako kontraŭ Márquez kaj emfazis, ke Kolombio meritas pacon.

La kolombia vicprezidento konfirmis antaŭtage, ke ŝia sekureca skemo estis atakita per kuglo en Timba, Cauca, en la sudokcidento de la lando.

Márquez certigis, ke la atako okazis momentojn post forlaso de la municipo Suárez, Cauca, de kie ŝi devenas.

"Ni havas nenion por  bedaŭri, sed mi ne povas ne esprimi mian enorman zorgon pri Cauca kaj la konstanta streĉo, kiun mia popolo spertas ĉiutage," ŝi diris.

Ŝi alvokis krimajn grupojn "silentigi la pafilojn, permesi al Cauca vivi en paco kaj ke la Universitato-programo en la teritorio progresu."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up