Kuba prezidento sendas mesaĝon al kunveno altnivela en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-12 12:59:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, jul 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, sendis mesaĝon al la dua Altnivela kunveno de la Forumo pri Tutmonda Agado por Komuna Evoluo, kiu okazas en Ĉinio, raportis hodiaŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Kubo.

En la malfermo de la evento, estis prezentita videomesaĝo de la prezidento, kie li alvokas antaŭenigi disvolviĝon kiel la centra akso de la sistemo de internaciaj rilatoj, konsenti pri efika kunlaboro por redukti breĉojn de malegaleco kaj progresi en la plenumado de la Tagordo 2030.

Laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉi tiu evento kaj precipe la Tutmonda Disvolva Iniciato, reprezentas por Kubo valoran spacon por antaŭenigi interŝanĝon kaj kunlaboron tutmonde.

La delegacio de la kariba nacio ĉeestanta al la evento estas gvidata de la vicĉefministro, Jorge Luis Tapia, kiu ankaŭ kompletigos duflankan programon, kiu inkluzivas renkontiĝojn kun aŭtoritatoj de la azia giganto.

La ĉi-jara eldono de la Forumo pri Tutmonda Agado por Komuna Evoluo kunigas altnivelajn reprezentantojn de pli ol 50 nacioj kaj internaciaj organizaĵoj.

La ĉefaj agadoj inkluzivas la okazigon de kvin paralelaj subforumoj pri la ok ŝlosilaj kampoj de kunlaboro de la Tutmonda Disvolva Iniciato.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up