Kuba prezidento salutas klopodojn de la Grupo Puebla favore al unueco latinamerika kaj karibia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-13 13:07:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 13 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, rekonis ĉi-sabate la klopodojn de la Grupo Puebla (GP) favore al la unueco de progresemaj fortoj en Latin-Ameriko kaj Karibio ekde ĝia fondiĝo antaŭ kvin jaroj.

La prezidento gratulis per sia socia reto X-konto,  ĉi tiun politikan kaj akademian forumon formitan de reprezentantoj de la latinamerika kaj eŭropa maldekstro, fondita la 12-an de julio 2019 en la meksika urbo P

Kunveno de la Grupo de Puebla. Foto: @DiazCanelB

uebla.

La ĉefa celo de ĝiaj fondintoj estas kunordigi ideojn, produktmodelojn, disvolvajn programojn kaj ŝtatajn politikojn de progresema naturo, deklaras Grupo  en sia oficiala retejo.

Konsiderita kiel spaco por pripensado kaj politika interŝanĝo kiu laboras por la ampleksa evoluo de latin-amerikaj homoj, la Grupo de Puebla konsistas el prezidantoj, eksprezidantoj, politikaj kaj sociaj gvidantoj ene de la progresema movado, kaj akademiuloj el 19 landoj.

La internacia politika forumo kontribuas al la dezajno de programoj, kiuj povas akompani estontajn progresemajn registarojn, kompromititajn al ekonomiaj modeloj de kresko kun socia inkludo kaj respekto al diversecoj, detaligas la publikaĵo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up