Novaj kubaj ambasadoroj subskribis principojn de lojaleco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-13 14:05:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Novaj kubaj ambasadoroj

Havano, jul 13 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, emfazis ĉi-sabaton la aliĝon al la principoj de lojaleco al la popolo kaj la lando, esprimitaj de misio-estroj de la kariba lando eksterlande.

Antaŭtage en la Kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex) okazis la fermo de la Jarkunveno de reprezentantoj de la diplomatiaj legacioj de la insulo en la mondo, kie "ili rekonis la plej elstarajn", sciigis la ministro.

Rodríguez ankaŭ instigis la respondeculojn de misioj "daŭre labori kun dediĉo kaj klopodoj pri la prioritatoj de la lando por la periodo 2024-2025."

Dum la laborkunveno, la diplomatoj subskribis la Etiko-kodon de la gvidantoj de la Kuba Revolucio, kiel "esprimo de sia alligiteco al la principoj de la revolucio, lojaleco al la popolo de Kubo kaj fideleco al la lando", skribis la kanceliero.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up