Ŝtata konsilantaro aprobis ses dekreto-leĝojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-14 07:20:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: kuba parlamento 

Havano, jul 14 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro de la Respubliko Kubo aprobis ĉi-sabaton ses dekretajn leĝojn cele al ĝisdatigo de la leĝaj dispozicioj por la neŝtataj ekonomiaj agantoj de la lando. 

La  eksterordinaran kunsidon gvidis la Prezidanto de tiu ĉi organo, Esteban Lazo Hernández; ĝin partoprenis la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez; kaj ĉefministro Manuel Marrero Cruz. 

La modifoj enkalkulis du fundamentajn celojn: kiel korekti la distordojn, kiuj ĉeestas en la agoj de neŝtataj formoj de administrado; same kiel skizi agojn celantajn organizi tiun agadon, tiel ke ĝi agu kohere kaj ke ĝia kontribuo estu vera komplemento al la nacia ekonomio, kiel oni malkaŝis en la lasta eksterordinara sesio de la Konsilio de Ministroj. 

Per tiuj ĉi dekretaj leĝoj ni daŭre antaŭeniras sur la ĝustan vojon, celante reorganizi laboron kaj perfektigi ĝin, por ke ĉiuj formoj de administrado kontribuu al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando, precizigante la rolon, kiu respondas al ĉiu aganto en la nacia ekonomio kongrue  kun tio, kio estas establita en la Konstitucio de la Respubliko kaj aliaj aktualaj leĝoj - kie estas kondiĉite ke la socialisma ŝtata entrepreno estas la ĉefa aganto de la nacia ekonomio kaj la malsamaj formoj de neŝtata administrado estas komplemento al ĝi -, same kiel kun la decidoj adoptitaj kiel parto de la projekcioj de la Registaro por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion ĉi-jare. 

Ĉeestis la tagon ankaŭ la ministro pri Justico, Oscar Manuel Silvera Martínez; la prezidantoj de la komisionoj pri Ekonomiaj Aferoj kaj Konstituciaj kaj Juraj Aferoj de la Nacia Asembleo, Félix Martínez Suárez kaj José Luis Toledo Santander, respektive; inter aliaj gastoj. 

 

Fonto: Parlamento



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up