Kubo kondamnas atakon kontraŭ usona prezidenta kandidato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-14 07:32:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 14 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kondamnis la perforton, al kiu estis submetita la respublikana prezidenta kandidato Donald Trump en Usono. 

"Kiel viktimoj de atakoj kaj terorismo dum 65 jaroj, #Kubo ratifas sian historian pozicion de kondamno de ĉiuj formoj de perforto", skribis la prezidento en sia konto en la socia reto X. 

"La armila komerco kaj la eskalado de politika perforto en #Usono kondukas al incidentoj kiel tiu, kiu okazis ĉi-sabate en tiu lando," diris Díaz-Canel. 

Samsence parolis la kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla. 

Ni kondamnas la atakon kontraŭ eksprezidento Donald #Trump kaj malakceptas la perfortan agon faritan en #Pensilvanio, afiŝis la Ministro pri Eksteraj Aferoj. 

La kandidato por la prezidanteco de Usono, respublikano Donald Trump, estis vundita de pafo meze de parolado en kampanja mitingo en Butler, kampara areo de Pensilvanio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up