Registaro de Kubo serĉas solvojn por garantii reguligitan familian korbon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-15 22:34:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Marrero Cruz ripetis la gravecon produkti pli por povi oferti produktojn je atingeblaj prezoj. Foto: Arkivo/ACN

Havano, jul 15 (RHK) La ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz, deklaris ĉi-lunde, ke oni serĉas alternativajn solvojn por garantii la provizon de la reguligita familia korbo, pro la kompleksa situacio, kiun travivas la lando.

Dum la debatoj de la Komisiono por Atento al Servoj, kiu kunvenas kiel antaŭludo de la tria ordinara periodo de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), en ĝia 10-a Leĝdona periodo, la registarestro aludis la malabundecon de rimedoj kaj la plimultiĝon de manĝprezoj kaj ŝarĝo.

Tamen, la estro ratifis la sindevontigon de Kubo subteni "ĉi tiun konkeron", malgraŭ krizaj momentoj.

Marrero Cruz ankaŭ atentigis, ke komerco en la kariba nacio estas tre trafita de la manko de rimedoj por garantii stabilecon je konkurencivaj prezoj, same kiel aliaj subjektivaj aferoj.
Same, li ripetis la gravecon produkti pli por povi oferti produktojn je pli atingeblaj prezoj al la loĝantaro.

La deputitoj de la Komisiono de Servoj analizis la konfrontiĝon kun krimaj agoj en la komerca sektoro, la ĉefaj malfacilaĵoj alfrontataj de la sektoro, la ligo kun neŝtataj formoj de administrado, memadministrado, inter aliaj temoj.

Siaflanke, la kuba ministro pri enlanda komerco, Betsy Díaz, emfazis, ke oni devas pliigi komunikadon pri la variabloj kiuj influas la reguligitan familian korbon kaj alvokis plifortigi la batalon kontraŭ korupto, maldisciplino kaj sensentemo.

Ŝi precizigis, ke "estas malkontento pri tio, kion ni ne sukcesis fari, ĉar ni reprezentas sektoron kun larĝa socia engaĝiĝo".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up