Ekas hodiaŭ la Tria Ordinara Sesio de la kuba parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-17 08:54:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba parlamento sesias

Havano, jul 17 (RHK) Ekas hodiaŭ la Tria Ordinara Sesio de la kuba parlamento en sia X-a Leĝofaro. 

En la tagordo la unua punkto estas enposteniĝo de elektitaj deputitoj. 

Kiel grava punkto en la plena kunsido de la ANPP, ĉi-merkredon, la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, prezentos informojn pri la progreso de la agadplano de la Registaro por la efektivigo de rimedoj por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion en la jaro 2024. 

Sekve oni   raportos pri la progreso de la ekonomio fine de la unua semestro; kaj la plenumo  de la Ŝtata Buĝeto por ĉi tiu jaro, kaj la likvido de la Buĝeto de 2023, estos ĝisdatigitaj.

Tiu ĉi parlamenta sesio daŭros ĝis la 20-a de julio kaj debatos ses leĝprojektojn, interalie, pri administrado, migrado kaj civitaneco.

Fonto:

Granma

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up