Raúl kaj Díaz-Canel akceptis la ĉefministron de Belorusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-18 06:34:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@PresidenciaCuba

Havano, jul 18 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, armea generalo Raúl Castro Ruz, renkontiĝis ĉi-merkrede en Havano kun Román Golovchenko, ĉefministro de Belorusio, kiu estas en oficiala vizito en nia lando.

La Prezidanteco de la Respubliko publikigis la informojn pri sia konto en la socia reto X.

Antaŭe, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, okazigis kunvenon kun la eminenta vizitanto, kiun li opiniis agrabla kaj fruktodona.

"Ni konsentas pri la potencialo vastigi ligojn en areoj kiel agronutrado, biofarmacia, industria kaj financo", skribis la kuba eminentulo en la sama platformo.

Same, li raportis la korinklinan saluton, kiun li sendis al sia belorusa ekvivalento, Aleksandr Lukaŝenko.

Siaflanke, Golovĉenko estis la portanto de salutmesaĝo de la prezidrnto de sia lando al la ŝtatestro de la plej granda insulo en Antiloj, kaj priskribis kiel historian la viziton, kiun Díaz-Canel faris al Minsko en 2019, "tiu tio antaŭenigis novan ciklon por ekonomia kaj komerca kunlaboro,” li diris.


Fonto: @PresidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up