Kubaj deputitoj analizas projektojn de leĝoj en parlamenta kunsido

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-19 09:26:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  jul 19 (RHK) Kubaj deputitoj analizas hodiaŭ tri projektojn de leĝoj de granda graveco por la lando, kadre de la tagordo de la tria regula periodo de sesioj de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (parlamento), en ĝia 10-a Leĝdona periodo.

En la matena kunsido, parlamentanoj debatos du regularojn rilatajn al Administraj Proceduroj kaj Dekoracioj kaj Titoloj. Ambaŭ leĝaroj estos prezentitaj de la Justicministro, Oscar Silvera.

Al la deputitoj estos konsiderata ankaŭ la projekto de Migrado-Leĝo, kiu celas reguligi la kuban enmigradprocezon, sub sistema koncepto de evoluo, celanta atingi regulan, ordon kaj sekuran migradon.

En 1972 estis promulgita la Enmigrada Leĝo, kies regularo estis publikigita en 1978 kaj estis unu el la plej gravaj ŝanĝoj koncerne tiun ĉi politikon en Kubo.

Kvar jardekojn poste, en 2012, ĝisdatiga procezo komenciĝis per pluraj dekretoj, antaŭ pluraj modifoj lanĉitaj en 2015, 2017 kaj 2019.

Ĉi-ĵaŭdon, la deputitoj aprobis la Leĝon de Travidebleco kaj Aliro al Publika Informo, senprecedenca normo en la jura pejzaĝo de la kariba lando.

Ekde la aprobo de la Konstitucio de la Respubliko en 2019, Kubo konservis intensan leĝdonan agadon, kun la aprobo de pli ol 40 leĝoj.

La tria regula periodo de sesioj de la Nacia Asembleo okazos ĝis morgaŭ, sabato, kun okulo al kernaj aferoj de la sociekonomika sfero de la kariba nacio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up