Kubo deklaras oficialan kaj nacian funebrotagojn pro forpaso de Nguyen Phu Trong

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-20 09:34:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 20 (RHK) Generalo de la armeo Raúl Castro Ruz kaj la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, transdonis al Vjetnamio la bedaŭron de la plej granda insulo de Antiloj pro la morto de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de tiu ĉi hindoĉina nacio.

En letero adresita al la vjetnama prezidento, To Lam, la gvidanto de la Kuba Revolucio kaj la ŝtatestro priskribis Phu Trong kiel grandan amikon kaj iniciatinton de amikecaj rilatoj inter ambaŭ landoj, samtempe reliefigante lian kontribuon al socialismo kaj lian heredaĵon por novaj generacioj.

Same, ili reasertis subtenon kaj solidarecon kun Vjetnamio kaj la volon plifortigi la ligojn de frateco inter la du nacioj.

La kara amiko Trong estos memorita de sinsekvaj generacioj de kubanoj kiel kolono de niaj daŭraj rilatoj de amikeco kaj granda frato, ĉiam preta doni sian manon de solidareco antaŭ la plej kompleksaj defioj, notis la subskribintoj.

"Ni havas la plej plenan konvinkon, ke lia persona ekzemplo, intelekta heredaĵo kaj politika kariero estos esencaj referencoj en ĉiu laboro de la vjetnama popolo," diris la teksto elsendita en nacia televido.

Ĉi-vendredon, la kuba ŝtatestro  dekretis oficialan funebron dutagan ekde hodiaŭ  kaj nacian funebron, la 22-an,  por honori Nguyen Phu Trong.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up