Prezidanto de la Parlamento de Kubo renkontiĝis kun sia rusa ekvivalento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-22 08:59:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Esteban Lazo kaj lia rusa ekvivalento, Viacheslav Volodin.

Havano,  jul 22 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo, Esteban Lazo, okazigis oficialajn interparolojn en ĉi tiu ĉefurbo kun sia rusa ekvivalento, Viacheslav Volodin, raportis la Parlamento de la Kariba lando ĉi-dimanĉe.

Laŭ la leĝdona organo, ĉi-dimanĉe la prezidanto de la Ŝtata Dumao (Malsupra Ĉambro de la Rusa Parlamento) deponis florkronon omaĝe al la Nacia Heroo, José Martí.

Volodin alvenis en la kariba lando la antaŭan tagon por fari laborviziton, kiu inkluzivas renkontiĝojn kun kubaj aŭtoritatoj.

La rusa parlamenta gvidanto estis akceptita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu atentigis, ke la ĉeesto de Volodin en la kariba nacio estas tre grava kaj spegulas la bonegan staton de la politikaj kaj ekonomiaj-komercaj rilatoj.

Siaflanke, la estro de la Ŝtata Dumao ratifis la volon konservi la asocion inter ambaŭ nacioj kaj la subtenon por daŭrigi la disvolviĝon de komercaj rilatoj.

La vizito de Volodin okazas post la Tria Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popola Povo, en ĝia 10-a Leĝdona periodo; kaj kontribuos al plifortigo de la historiaj, strategiaj kaj amikaj rilatoj inter Kubo kaj Rusio, precipe inter ambaŭ Parlamentoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up