Kubo bedaŭras la efikojn de intensaj pluvoj en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-22 09:04:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@DiazCanelB

Havano,  jul 22 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, bedaŭris ĉi-dimanĉe la severajn efikojn, kiuj kaŭzis pluvojn en la provinco Shaanxi, Ĉinio.

Per lia konto sur  X, la ŝtatestro transdonis koran kondolencon al la azia giganto kaj rekonis la klopodojn de la Partio kaj la Registaro de tiu lando en preventaj kaj savaj klopodoj.

Pluraj partoj de Ĉinio travivis pluvegojn kaj inundojn dum semajnoj, kaŭzante centojn da miloj de homoj  trafitaj, dum aliaj registris temperaturojn de ĝis 40 celsiusgradoj.

Pro forta pluvego en la norda provinco Shaanxi, ponto kolapsis, lasante almenaŭ 12 mortintojn kaj pli ol 30 malaperintojn.

Ankaŭ pli frue ĉi-monate la gubernio Huarong en Hunan spertis severan inundon post krevo de digo sur la lago Dongting, la dua plej granda dolĉakva lago de la lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up