Vicministro pri eksteraj aferoj de Kubo vizitas Etiopion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-22 09:08:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Minrex

Havano,  jul 22 (RHK) La kuba Vicministro pri Eksteraj Aferoj, Elio Rodríguez, vizitos Etiopion ĉi-semajne por partopreni en prepara kunveno cele al la Kvara Internacia Konferenco pri Financado por Evoluo.

La tagordo de la vicministro inkluzivas ankaŭ interŝanĝojn kun altnivelaj oficistoj, la demetadon de florkrono omaĝe al la kuba falinto en Etiopio kaj la festo de la Tago de Nacia Ribelo.

Laŭ noto publikigita en la retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉi tiu vizito utilos por reliefigi la historiajn ligojn de amikeco, solidareco kaj kuba-etiopia kunlaboro; interŝanĝo pri temoj de komuna intereso kaj ratifi la volon daŭre plifortigi la dulandajn rilatojn.

Etiopio kaj Kubo tenas diplomatiajn rilatojn dum 49 jaroj karakterizitaj de solidareco, reciproka respekto kaj kunlaboro en diversaj sektoroj, inkluzive de edukado, sano, hidraŭliko kaj sukero.


Foto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up