Amikoj solidarecaj kun Kubo aliĝas al la festoj por la 26-a de julio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-24 08:40:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 24 (RHK) Pli ol cent amikoj kaj grupoj solidarecaj kun Kubo aliĝas hodiaŭ al la festoj okazantaj en la tuta lando por la Tago de Nacia Ribelo.

Laŭ raporto de la nacia televido, la vizitantoj estos parto de la nacia aranĝo por la datreveno, kiu okazos la 26-an de julio en la centra provinco Sancti Spíritus.

Oni ankaŭ atendas, ke dum lia restado en la insulo okazos renkontiĝo kun membroj de la eŭropa brigado de volontula kaj solidareco José Martí kun Kubo kaj la Juan Rius Rivera, el Porto-Riko.

Same la solidarecaj partoprenos en politika-kultura festo, kiu omaĝos la historian gvidanton de la Kuba Revolucio, Fidel Castro.

En ĉi tiuj tagoj, diversaj agadoj estas farataj ene kaj ekster la kariba insulo por rememori la okazaĵojn de la 26-a de julio 1953, kiam grupo de junaj membroj de la tiel nomata Centjara Generacio atakis la kazernon Moncada, en Santiago de Kubo, kaj Karlo Manuel de Céspedes, en Bayamo, en la orienta regiono de la lando.

Kvankam en tiu dato ili ne povis atingi sian celon voki al ribelo kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista (1952-1958), la heroaĵo inspiris iom pli ol tri jarojn poste rekomenci la armitan lukton ĝis atingi la definitivan revolucian triumfon en januaro 1959.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up