Prezidanto de la Parlamento de Kubo vojaĝis al Vjetnamio por ŝtata entombigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-24 08:50:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano,  jul 24 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (Parlamento), Esteban Lazo Hernández alvenis ĉi-mardon al Vjetnamio por ĉeesti la ŝtatan funebron de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de la hindoĉina nacio, Nguyen Phu. Trong.

La leĝdona organo raportis pri la socia reto X, ke dum sia restado en la frata lando, la ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo, transdonos la plej koran kondolencon nome de la Kuba Registaro, Ŝtato, Komunista Partio kaj popolo.

La ĝenerala sekretario de la CPV, Nguyen Phu Trong, mortis la pasintan vendredon post periodo de grava malsano kaj  progresinta aĝo.

La entombigo de la amata gvidanto estos la 25-an kaj 26-an de julio, deklaris nacia funebro.

Aŭdinte la novaĵon pri la morto, la gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro Ruz, kaj la prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, transdonis sian kondolencon kaj priskribis Phu Trong kiel grandan amikon kaj iniciatinton de amikaj rilatoj inter ambaŭ.

En letero adresita al la prezidento de Vjetnamio, To Lam, ili elstarigis la kontribuon de la partiestro al socialismo kaj lian heredaĵon por novaj generacioj.

Ili ankaŭ reasertis subtenon kaj solidarecon kun Vjetnamio kaj la deziron plifortigi la ligojn de frateco inter la du Ŝtatoj.

"La kara amiko Trong estos memorita de sinsekvaj generacioj de kubanoj kiel kolono de niaj daŭraj rilatoj de amikeco kaj granda frato, ĉiam preta doni sian manon de solidareco antaŭ la plej kompleksaj defioj", la subskribintoj notis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up